Veni creator spiritus | |
---|---|
![]() | |
muzika verko aŭ komponaĵo | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Hrabano Maŭro |
Lingvoj | |
Lingvo | eklezia latino |
Eldonado | |
Eldondato | 9-a jarcento |
Ĝenro | Gregoria ĉanto • kristana himno |
La pentekosta himno „Veni creator spiritus“ (eo: „Venu, Kreanto, Di-Spirito“) estas latina poeziaĵo, per kiu la kristanoj petas helpon kaj subtenon de la Sankta Spirito. Ĝi memorigas la unuan deĉieliĝon de la Sankta Spirito je Pentekosto (Agoj 2) kaj la sep donacojn de la Sankta Spirito.